FERIO-LOĜEJO KUN BONODORO DE LIGNO

Konforto « Gîte de France » : 3 spikoj Markonomo PANDA
Enhaveco : 5/7 personoj
Senkosta reta konektaĵo per kablo

Extérieur

Salon

Cuisine

Chambre des enfants

Chambre des parents

Entrée

Salle de bain

Kvankam ĝi okupas la spacon de iam subtegmentejo, la loĝejo estas atingebla senŝtupare kaj estas ununivela kun sendependa enirejo.
Jesja, la farmdomo estas konstruita sur la flanko de la montaro, ĉe alteco de 670 m.
Ekde la loĝejo vi ĝuos belegan panoramon.
Vi profitos privatan eksteran spacon kun ligna tablo kaj benko.

La domo malfermiĝas al la naturo, la infanoj kaj vi mem elprofitos la tutan montaron !

Tie neniu aŭto veturas, ni troviĝas fine de la vojo !

Salono kun vitra fenestrego, ludoj, libroj, televido, seĝo por bebo.

En la kuirejo troviĝas gazforno, fridujo, aersuĉa kamenkapuĉo…

Vi ankaŭ havos banĉambron, agrable varman, kun bankuvo kaj lavmaŝino.

La suda ĉambro kun tri unupersonaj litoj ; unu estas transformebla al dupersona.

La norda ĉambro kun dupersona lito kun plumono kaj lito por bebo.

Ni ne povas akcepti bestojn.